sábado, 29 de julio de 2017

Katerina II

KATERINA II

El ĉiuj la ĉambroj de la granda turo de Vintrujo, la kameroj de Katerino estis la plej varmaj. Oni malofte aktivigis la kamenon. La kastelo staris sur naturaj TERM-AKVOJ kaj la bolanta akvo trairis la murenon kvazaŭ estante homsango; huŝis la malvarmon de la ŝtonejo kaj plenigis la enajn forcejojn je varma malsekeco malebligante la tero glaciiĝi. En deko da kortoj, la malfermitaj  putoj fumis la tagon kaj la nokton. Somere, neniu rimarkis prie; vintre, jen la diferenco inter vivo kaj morto.
La necesejo de Katerina ĉiam varmis kaj vaporplenis, kaj la muroj varmetis. Tiu etoso memorigis al ŝi Fluodelton, la sursunajn tagojn kun Lisa kaj Edmur. Sed al Ned neniam plaĉis la varmo. La Starkoj al vintro taŭgas, li diradis. Ŝi ĉiam ridis tiam kaj respondis ke, tiukaze, oni elektis la plej malbonan lokon por konstrui kastelon.
Do, kiam ili finiĝis, Ned turniĝis kaj eliĝis el la lito, kiel cento da fojoj antaŭe. Trairis la ĉambron, detiris unuope la pezajn kurtenegojn kaj malfermis la altajn, mallarĝajn fenestrojn, por ke la ĉambro pleniĝu da nokta aero.
La vento skurĝis lian haŭton tuj kiam li rigardis eksteren mane malplena. Katerina suprenigis la felojn ĝis ŝian mentonon kaj rigardis lin. Li ŝajnis malpli korpampleksa, pli vundebla, malkiel la knabon ŝi edziniĝis en la sepejo de Riverdelto antaŭ dek-kvin longaj jaroj. Doloris al ŝi la ingveno; tiu sekso doloris kaj trorapidis. Dankema doloro. Ŝi sentis la semon de la edzo ene de ŝi kaj preĝis, por ke ĝi sukcese kresku. Tri jaroj jam pasis ekde la naskiĝo de Rikon. Ŝi ne estis tro olda por naski alian.
“Mi diros neon al li” Edvardo solvis turniĝante al ŝi. Oni vidis la zorgon sur sia okularo; hezitombro aperis en lia voĉo.
“Ne eblas” diris Katerina starante en la lito. “Vi ne povas, vi ne devas.”
“Jen mia dev’, en Nordo. Mi ne volas iĝi Mano de Roberto.”
“Li ne komprenos. Nun li estas reĝo, kaj reĝoj ne estas kiel la ceteraj homoj. Se vi malakceptos ion, li scivolos kial kaj pli aŭ malpli frue ekpensos, ke vi kontraŭas lin. Ĉu vi ne komprenas, ke tio endanĝerigos nin ĉiuj?”
“Roberto nenial damaĝos mian familion aŭ min” Ned kapskuis neante tiun eblecon. “Ni kunas kvazaŭ estante fratoj. Se mi neas tion, li roros, krios, malbenos, kaj pli malpli post unu semajno ni ridumos kune. Mi konas lin.”
“Vi konis Roberton!” senpravigis ŝi. “La reĝon neniom.” Katerina memoris la mortitan huarginon en la neĝo kun osto ene de la gorĝo.  Ŝi devis konvinki lin. “Moŝto, al reĝo fiereco estas ĉio. Roberto venis ĉi-tien vidi vin, honorigi vin; vi ne povas kraĉi lin en la vizaĝon.”
“Ĉu honoro?” Ned ridis amare.
“Lie jesja.”
“Kaj laŭ vi?”
“Laŭ ankaŭ mi.” Nun ŝi koleris. Kial ŝia edzo ne povkomprenis? “Li oferas geedziĝi sian filon kun nia filino, ĉu tio ne estas honoro? Sansa estos reĝino. Ŝia idaro estus reĝoj de ĉio el la Muro ĝis la montoj de Dorneo. Ĉu tio estas iel malbona?”
“Gedioj, Katerina, Sansa estas nur dek-unu-jara” diris Ned. “Kaj Ĵofrej estas… estas…”
“La heredanto de la Fertrono” Katerina finis la frazon. “Kaj mi estis nur dek-du-aĝa tiam, kiam mia patro svatigis min al via frato Branden.”
“Branden.” Tial Ned fermis la lipojn maldolĉe. “Jes. Branden scius kion fari. Ĉio estis por Branden, supozeble. Vi, Vintrujo, ĉio. Li ja naskis por estiĝi Reĝmano kaj reĝinpatro. Mi ne petis tiun postenon.”
“Ne” diris Katerina. “Sed Branden forpasis, vi estas en lia posteno kaj devas plenumi la devon, vole nevole.
Ned foriĝis el ŝi kaj revenis al la nokto. Li metis la okulojn mallumen. Eble li rigardis la lunon kaj la stelojn, aŭ eble la murgastistojn.
Katerina bedaŭris vidi lian doloron. Edvardo Starko edziĝis al ŝi kiel tradicio kontraŭ Brandon, sed la ombro de la mortita frato ankoraŭ intermetis ilin, sammaniere ol la alia, la ombro de la virino kies nomon li neniam eldiros, la virino naskinta lian bastardan filon.
Ŝi estis alironta lin kiam brue kaj senespere sonis frapon en la pordo. Ned turniĝis kaj kuntiris la brovojn.
“Kio estas?”
La voĉo de Desmond sonis transe.
“Moŝto, jen Majstro Luvin. Li petegas, ke oni ricevu lin, ĉar estas urĝe.”
“Ĉu vi diris al li, ke mi ordonis ne ĉegreni min?”
“Jes, moŝto. Tamen li insistis.”
“Bone. Lasu lin enriri.”
Edvardo alproksimiĝis ŝranken kaj prenis dikan tunikon. Katerina tiam rimarkis, ke estis tre malvarme. Ŝi residiĝis en la lito kaj kovris sin ĝis la mentono.
“Plibonus fermi la fenestrojn” ŝi sugestis.
Ned jesis malestante. Majstro Luvin eniris.
Li malkorpulentis kaj grizis. Havis grizajn, sagacajn okulojn vidantajn multajn aferojn. La hararo, tiom kiom li ankoraŭ havis, ankaŭ estis griza. Li vestis grizan lantunikon je blanka haŭto riberetita, la Starkaj koloroj. Li havis sekretajn poŝojn en la ampleksaj manikoj. Luvin ĉiam enmetis kaj formetis ion el tiuj poŝoj: jen librojn, jen mesaĝojn, bizarajn ilojn, infanajn ludilojn… Katerina scivolis kiel li levigis la brakojn kun tiom da pezo en la manikoj.
La majstro esperis ĝis la pordo fermiĝis.
“Moŝto” li diris al Ned. “Pardonu min ĝeni vin dum la ripoztempo, sed oni aldonis mesaĝon al mi.”
“Ĉu mesaĝon?” Ned rigardis malpace lin. “Kiu? Ĉu rajdanto? Neniu informis min.”
“Neniu rajdanto venis, sinjoro. Tiu estis tajlita lignoskatolo kaj iu metis ĝin sur mia tablo dum mia dormado. La servistaro asertas, ke ili vidis neniun, sed sendube la alpreninto venis kun la grupo de la Reĝo, ĉar ni ricevis neniun plu.”
“Ĉu lignoskatolo?” interesiĝis Katerina.
“Estis ene nova lenso por la stelobservejo, bonega, parenteze. Ĝi ŝajnas de Miro. La lensfarantoj de Mir estas la plej lertaj.”
“Lenso” Ned gruntis. Tiuj aferoj senpacientigis lin, kaj Katerina ja sciis tion. “Kiurilate kun mi?”
“Ankaŭ mi demandiĝis tiele” Majstro Luvin diris. “Kompreneble, tio ja ne estis kio aspektis.”
“Lenso estas vidilo.” Kateria skuis sub la litkovriloj.
“Jes, sinjorino.” Li tuŝis per la fingrojn la ordenkolumon, ĝi estis peza, tre aĝustigita en la kolo, kaj kies eroj estis forĝitaj je malsamaj metaloj.
“Mi pripensis ankaŭ tion” Majstro Luvin elprenis papereron el la maniko. “La vera mesaĝo kuŝis en malvera fondo, kiun mi trovis malmuntante la lensoskatolon, sed ne estas mia.”
“Bone, donu ĝin al mi.”
“Pardonon, moŝto” diris senmove Luvin. “La mesaĝo ankaŭ ne estas por vi. Ĝi supoze estas privata mesaĝo al S-rino Katerina. Ĉu?” Kapjesis Katerina, ĉar ŝi ne povis paroli. Majstro metis la paperon en la tableton apud la lito. Ĝi estis stampita per blua vakso. Luvin ree klinsalutis elironte.
“Ne foriru” ordenis Ned. Lia voĉmaniero serioziĝis. “Kio okazas, sinjorino mia? Vi tremas.”
“Mi timas” agnoksis. Ŝi prenis la lateron kun dubantaj manoj. La feloj faliĝis kaj aperis ŝian nudan korpon, nezorgante. La blua stampo estis Arina, kun ties luno kaj falko. “Jen letero de Lisa” Katerina rigardis lian edzon. “Tio, kion ĝi montros, ne plaĉos al ni. Ĝi plenas da doloro. Mi antaŭsentas tion.”
“Malfermu ĝin.” Ned sulkis la frunton, zorgmiene.
Katerina detruis la sigelon. Ŝi travidis la liniojn. Unue ŝi trovis ilin sensencaj, sed poste ŝi memoris.
“Lisa volis neniu riskon. Kiam ni estis knabinoj, ni havis sekretan lingvon.”
“Ĉu ankoraŭ kompreneblas?”
“Jes” agnoksis.
“Do diru tion, kion anuncas.”
“Estus pli bone, ke mi malĉeestu.” Majstro Luvin sugestis.
“Ne” Katerina petis. “Ni bezonos vian konsilon.”
Ŝi eliris el la litkovriloj kaj el la lito. La nokta aero envolvis ŝin kiel vindaĵo. Ŝi trapsis la ĉambron.
Majstro Luvin forrigardis. Eĉ Ned estis iel skandalita.
“Kion vi faras?” demandis.
“Kameni” respondis Katerina. Ŝi vestis tunikon kaj surgenuiĝis antaŭ la malvarman kamenon.
“Majstro Luvin…”
“Majstro Luvin kunhelpis min ne nur dum kelkaj nasko, sed dum ĉiuj. Lasu tiujn neneprajn pudorojn for.”
Ŝi intermetis la paperon en la brullignojn kaj enmetis pli da dikaj trunkoj sure.
Ned trairis la ejon en du saltojn, deprenis ŝin brake kaj starigis ŝin. Li estis vizaĝalvizaĝe.
“Diru al mi! Kion diris la mesaĝo?”
“Tiu estis averto” Katerina voĉis, malmovema pro lia subiteco. “Se ni saĝas sufiĉe por ĝin tute aŭskulti.”
“Ek” daŭris Ned okulalokule.
“Lisa diras, ke Jon Arin estis murdita.” La fingroj ŝin prenantaj eĉ pli fortiĝis.
“Kiu?”
“La Gelanisteroj. La Reĝino.”
“Gedioj” supiris Edvardo raŭke, kaj malprenis ŝin. Li lasis al ŝi varmajn aĵojn surhaŭte. “Via fratino freneziĝis kaŭze de doloro. Ŝi ne scias, kion ŝi estas diranta.”
“Ŝi ja scias” kontraŭis ŝi. “Lisa estas impulsema, jesja, sed tiun mesaĝon ŝi verkis kaj okupiĝis, por ke nur mi povlegu ĝin. Ŝi komprenis, ke sur alies manoj, ĝi estis kiel mortopuno.” Ŝi rigardis lian edzon. “Jene ne eblas ne Reĝmaniĝi. Endas iri kun li kaj trovi la veron.”
Ŝi eksciis tiam, ke Ned pensis aliel.
“Mi nur konas nordajn verojn. Sudo estas serpentejo. Pli bone mi ne alproksimiĝu.”
“La Reĝmano havas multan kapablon, moŝto.” Luvin eltiris la kolumon sur kie ĝi tuŝis sian delikatan kolohaŭton. “Li kapablas trovi la vero pri la mort de S-ro Arin kaj juĝi la murdistojn al la Reĝo. Ankaŭ protekti S-inon Arin kaj sian filon, okaze de ĉio estus tiel.”
Ned ĉirkaŭrigardis senespere. Katerina volegis brakumi lin, sed ŝi sciis, ke tio ne taŭgis. Unue ŝi devis akiri la venkon, por ŝiaj gefiloj.
“Vi diras, ke vi amas tutfrate Roberton. Ĉu vi forlasus fraton inter Lanisteroj?”
“La AIiaj vin ambaŭ prenu” Edvardo damnis.
Li malapudis ilin kaj reiris fenestren. Katerina diris nenion, ankaŭ la majstro. Ili esperis dum Edvardo Starko adiaŭis sian amatan hejmon. Tiam, kiam li revenis, havis malfortan voĉon kaj tristan, kaj malsekan brilon okule.
“Mia patro iam iris suden respondi alvokon de Reĝo. Li neniam revenis.”
“Aliam” la majstro. “Aliulo.”
“Jes” diris sen akcento. Apud sidiĝilo antaŭ kameno li sidiĝis. "Katerina, vi restos ĉi-tie, en Vintrujo.” Tiu vortoj batis varmege la edzinkoron.
“Ne” ŝi subite voĉis. Ĉu tiu estis ŝia punto? Ĉu ne ree brakumi lin, lian vizaĝon revidi?
“Jes” kontraŭis li per nerespondebla kielo. “Vi regu en Nordo anstataŭ mi dume mi taglaboros por Roberto. Ĉiam endas Starkon en Nordo havi. Rob jam dek-kvar-aĝas; baldaŭ plenkreskos. Ke li ĉeestu la estrarkunsidojn. Li devas pretiĝi.”
“Espereble, dank’al Gedioj, post multaj jaroj” Luvin murmuris.
“Kaj la aliaj knaboj?”
Ned leviĝis, brakumis ŝin kaj prenis ŝian mentonon por rigardi al ŝi okulen.
“Rikon estas tre juna” li diris dolĉe. “Li restos kun vi kaj Rob. Aliaj kunvojaĝos min.”
“Mi ne eltenos tion” skuis ŝi.
“Vi devos. Sansa edziniĝos al Ĵofrej, nun tio klaras, ne eblas doni kialon ne fidi nin. Kaj Arja devas alkutimiĝi al tradicio de suda kortumo. En malmultaj jaroj ŝi estos svatita.”
Sansas mem brilos en la tiea nobelaro, Katerina pensis ene, kaj la Gedioj helpu Arja malsavaĝiĝi. Malbone ŝi povus lasi iŝin eliri. Tamen Bran ne. Lin ne.
“Jes” diris. “Sed, bonvule, pro nia amo, lasu Bran resti ĉi-tie, ĉe Vintrujo. Li nur sep-aĝas.”
“Mi ok-aĝis tiam, kiam mia patro sendis mi zorgate Aglujen.” S-ro Rodrik diris al mi, ke Rob kaj reĝido Ĵofrej ne amikas. Jen malbonaĵo. Bran konstruos ponton inter ili. Jen dolĉa knabo, ridema, amebla. Ke li kresku kun geprincoj, ke li amikiĝu ili sammaniere ol Roberto kaj mi. Ĉi-tiel nia familianaro bonfartos.”
Li pravis. Katerina sciis. Sed eĉ tiel, tio estis tre dolorema. Ŝi estas perdonta kvar, Ned, la knabinojn, kaj ŝian karan Bran. La solecpezon jam sentis ŝi. Vintrujo estis tre, tre grandega ejo…
“Sed zorgu, ke li ne suriru murojn” li kuraĝis. “Vi ja konas lian grimpemon.”
“Dankon, edzino” flustris Ned sekagante per kisoj ŝiajn estontajn larmojn. “Tio malfacilos, mi ja scias.”
“Kio pri Jon Neĝo, moŝto?”
Katerina malkvietis tiam, kiam aŭdis iun nomon. Ned ŝian furiozecon rimarkis kaj formovis el ŝi.
Multaj viroj havis bartardojn. Katerina ja sciis tion la tutan vivon. Ŝi ne surpriziĝia tiam, kiam Ned, dum la unua geedziĝjaro, havis filon kun knabino ajna konata dum la militagado. Ĉar li havis virajn bezonojn kaj ili malkunis tiun jaron. Ned estis militanta dum ŝi restis en kastelo de Fluodelto. Ŝi pensis pli pri ŝia bebo, Rob, ol pri tiu edzo malmulte konata. Se li trovis ĝuon interbatale, des pli bone. Kaj se tiu semo sukcesus, li devus aranĝi pri la infano, kiel indus.
Sed Ned faris pli ol tio.  La Starkoj aliaj homoj ne ŝajnis. Ned alprenis la bastardon hejmen kaj filigis lin antaŭ la nobelaro. Kiam la militoj jam finiĝis kaj Katerina iris Vintrujen, kaj Jon kaj lia vartistino jam enhejmiĝis.
Malplaĉegis tio al Katerina. Ned neniom diris pri la knabpatrino, neniun vorton eldiris, sed en las kastelo estis neniu sekreto kaj Katerina aŭskultis la rankontojn de servistinoj laŭ la soldatoj de ŝia edzo. Susuris iŝi pri S-ro Arturo Dejn, la Tagiĝoglavo, la plej mortema el la sep anoj de la Reĝgardistaro de reĝo Aeris kaj kiel la S-ro de Vintrujo unuope venkis lin. Kaj kiel poste S-ro Starko alportis la glavon al ties juna kaj bela fratino, kiu esperis lin en kastelo nome Stelebeno, borde de la Somermaro. S-ino Aŝara Dejn, altis, blondis, kun violaj ŝorĉistaj okuloj. Katerina estis kuraĝanta dek-kvin tagojn demandi prie, sed fine, iunokte ŝi ĉuis direkte lin prie.
Tiu estis la ununnura fojo kiam ŝi temis Ned.
“Neniam plu redemandu al mi pri Jon” li diris per malvarma voĉo glacie. “Li estas samsangulo mia, vi ne bezonas scii pli. Kaj nun mi volas scii kies paroladon vi aŭskultis, edzino.”
Ŝi juris al li obeemon, kaj tiel ŝi diris. Ekde tiu tago la oniparoladoj ekmalestiĝis kaj la nomo de Aŝara Dejn ne plu aperis inter la muroj.
Kiu ajn estus la patrino de Jon, Ned supoze amegis ŝin, ĉar Katerina neniel atingis forlasi la knabon de tie. Tiu estis la ununura nepardonindaĵo. Ŝi amis tutkore sian edzon, sed ŝi neniam ametis Jon. Por ŝia edzo ŝi kapablus akcepti la eston de dekoj da bastardoj, ĉiukaze nevideblaj. Sed Jon estis ja ĉiama ĉeessto, kaj ju pli la jaroj pasis, des pli la knabo edvardiĝis plie kaj plie. Tio malplibonigis ĉion.
“Jon ne povas resti” diris.
“Jon kaj Rob tre kunas” montris Ned. “Mi pensis…”
“Ne eblas, ke li restu ĉi-tie” tranĉis ŝi. “Jen via filo, li ne mias.”
Ŝi ja sciis, ke ŝi maldolĉis tiam, sed tiu estis la sento. Kaj ned neniel helpus la knabon restigante lin en Vintrujo.
“Vi ja scias, ke mi ne povas preni lin suden kun mi” ŝia edzo maltrankvile rigardis ŝin. “Li estos nenie en kortumo. Ne eblos enireji bastardnomitan knabon; oni mokos lin; oni malakceptos lin.”
“Oni diras” tamenis ŝi ŝildante ŝian koron kontraŭ la petego de Edvardo, “ke via amiko Roberto havis dekon da bastardoj.”
“Neniu eniris en nobelaron!” kriis li. “Lanisterino ja prizorgis. Kiel vi povas esti tiel kruela, Katerina? Li estas nur knabo… Li ne…” La koleron lin estis pleniganta. Li estis aldironta pli malbonajn vortojn, sed Luvin interrompis.
“Jen alia solvo” li trankvile diris. “Via frato Benĝen venis antaŭ kelkaj tagoj paroli pri Jon. Li volas negriĝi.”
“Ĉu li volas aniĝi en Noktogardon?” Ned rigardis lin ŝokege.
Katerina diris nenion. Ke Ned pripensu la ideon, ĉar tiam elpenso ŝia nur estis fiaskonta ĉion. Sed ŝi kisintus la majstron. Tiu estis la plej bona solvo. Benĝen Starko estis ĵura frato. Jon estis kvazaŭ iĝante la neniam havota filo de li. Kaj ankaŭ la knabo aliĝus en la taŭgan kiamon. Li havis neniu idaron forprenontan la estoncecon al Katerina.
“Servi la Noktogardon granda honoro estas, moŝto” Majstro Luvin diris.
“Kaj eĉ bastaro povas atingi la plej alton en la Noktogardo” Ned pripensis. Restis dubeto en sia voĉo. “Jon estas tre juna. Se maljunulo volas ĵuron fari… Sed junulo…”
“Jen grava ofero” Luvin jesis. “Tamen estas malfacilaj tempoj, moŝto. Lia vojo ne estos malpli kruela ol via, aŭ tiu de via edzino.”
Katerina imagis la tri perdotajn gefilojn. Ne estis facile silenti.
Ned denove forlasis ilin kaj regigardis per la fenestro, silente, pensante. Fine li supiris kaj turniĝis.
“Bone” li diris al Majstro Luvin. “Mi supozas, ke tio estas nepra. Mi babilos kun Benĝen.”
“Kiam oni priparolos na Jon?” Majstro demandis.
“Tiam, kiam endos. Ni antaŭaranĝu. Estos almenaŭ du semajnoj, ĝis ĉio taŭgus foriri. Jon ĝuu tiujn lastajn tagojn. Somero baldaŭ estintiĝos kaj ankaŭ lia infaneco. Mi mem anoncos al li kiam eblos.”








martes, 11 de julio de 2017

Jon I

JON I

Estis fojoj, ne multaj, sed kelkaj, kiam Jon Neĝo ĝojis bastardi. Kiam li replenigis sian vinpokalon el preteriranta botelego, subite venis al li la penso, ke tiu ĉi eble estas unu el tiuj fojoj.
Li residiĝis en sian benkeron, apud la junaj ŝildistoj, kaj trinkis. La dolĉa kaj frukta somervino plenigis sian buĉon kaj ridetigis liajn lipojn.
La ĉefĉambro de Vintrujo estis plena da fumo kaj aero odorantaj kiel rostita viando kaj ĵusfarita pano. Kovris la standardoj la grizŝtonajn murojn. Blanko, oro kaj skarlato: la starka huargo, la baracjona kronita cervo kaj la lanistera leono. Trovadoro ludis harpon kantante melodion, sed en tiu ĉambroflanko oni ne aŭdis lin pro la fajrkrako, la plat- kaj kopbruo kaj la flustro de cento da ebriaj paroladoj.
Ĝi estis la kvara horo de la bonvenfesto honore al la reĝo. La gefratoj de Johano okupiĝis ejojn por la gereĝidoj, apud la spektaĵejo kie la gesinjoroj Starkoj regale traktis la gereĝojn. Lia patro certe permesos al la geinfanj trinki unu kopon da vino, pro la festgraveco, sed nur unu. Male, tie, en la malsupraj benkoj, Jon povis trinki kiom ajn por sensoifiĝi.
Kaj li rimarkis, ke li trinkis tutvire al la ĝojo de la ĉirkaŭaj knaboj, kiuj igis lin reverŝi tiam, kiam mankis trinkaĵo. Ili estis bonaj knaboj, kaj Jon ĝuis iliajn rankontojn kaj kuriozaĵojn pri interbatiĝoj, litoj kaj ĉasoj. Li certis, ke liaj kunuloj estis pli amuzaj ol tiuj gefiloj de la reĝo. Tial, scivoleme, li pririgardis la vizitantaron kiam eniris en la salonon. La akompanantaro estis pasinta tre proksime el lia loko kaj Jon tuj prenis la ŝancon ekzameni ĉiun.
Lia kavalira patro unuis, kunirante la reĝinon. Ŝi belis tiel, kiel la viraro diradis. Ŝi ornamis la longan blondan hararon per diademo inkrustita je valoraj ŝtonoj, kies smeraldo ludis per la okuloj kun ŝiaj verda rigardo. Lia patro helpis al ŝi suriri en la podion ĝis ŝia loko, sed la reĝino eĉ ne rigardis lin. Jon vidis tion, kion kovris ŝia rideto, malgraŭ sia kvar-dek-jareco.
La reĝo Roberto sekvis, kun S-ino Starko brakenbrake. Laŭ Jon li estis ĉagrenega. Lia patro paroladis pri li: la senegala Roberto Baracjono, demono de la Tridento, la plej feroca kavaliro de la reĝlando, giganto inter princoj… Nur dikan, vizaĝe kaj barbe ŝveligitan viron Jon vidantis, ŝvitante en liaj silkaj vestaĵoj. Marŝis kvazaŭ trotrinkinte.
Poste la geinfanoj alvenis. La malgranda Rikon estis la unua, tutdigne estante kvin-jara infano. Jon devis urĝi lin marŝi plu, ĉar li haltis tie por paroleti kun li. Ĵussekve estis Rob, vestita je griza lano kun blankaj borderaĵoj, la Starkaj koloroj. Prenis li la princinon Mirsela brakenbrake. Ŝi estis nur knabino, ne eĉ sep-jara, kun akvofalo da oraj bukloj je juvelita harreto. Jon rimarkis kiel ŝi rigardis lin okul-angule dum la marŝado tra la tabloj kaj ŝiajn timidajn ridetojn al li. Jon trovis ŝin sengusta. Kaj Rob eĉ ne rimarkis, kiel stulta ŝi estis, ridetante lupe.
Liaj mezfratinoj apud la princoj iris. Arja devis iri apud Tomen, diketa infano havanta blondan hararon, preskaŭ blanka, pli longa ol ŝi. Sansa, du-jare pli maljuna, estis kune kun la princo Ĵofrej Baracjono. La knabo estis du-dek-jaraĝa, pli juna ol Jon kaj Rob, sed, malgraŭ la malfeliĉo de Jon, plialtis ol ambaŭ. La reĝido Ĵofrej havis la hararon de sia fratino kaj la malklarverdajn okulojn patrinajn. La densaj orbukloj falis sur koljuvelon kaj la veluran kolvestaĵeron. Sansa siaflanke ŝajnis feliĉega, sed Jon ne ŝatis la fermitajn lipojn de Jof, nek lia maldistran kaj malrespekteman rigardon al la ĉefsalono de Vintrujo.
Pli interesis al Jon la duopo malantaŭ li: la fratoj de la reĝino, la Lanisteroj de Kastelroko. La Leono kaj la Gnomo. Ili neniel similis unu la alian. S-ro Jejmi Lanistero estis la dunaskito de la reĝino Sersej: altis, blondis, blindigokulis, kaj havis rideton tre tranĉeman. Li vestis skarlaton silkojn, altajn, nigrajn botojn, kaj nigran mantelon.  La rorantan familianaran leonon oni vidis en la tunikbrusto, faritan je orfadeno. Oni nomigis lin la Leono de Lanistero, kiam li ĉeestis, kaj la Reĝmurdisto lin klaĉis ĉe onia dorso.
Jon ne povis ĉesi rigardi lin.
»Jen la taŭga aspekto de reĝ’« pensis dum li foriris.
Tiam li eksciis pri la alia, kiu fimarŝis mezkaŝe pro lia frato. Tirjon Lanistero estis la plej juna filo de S-ro Tajujn kaj altgrade la plej malbela. La gedioj ĉiujn la gracojn de Sersej kaj Jejmi al Tirjon neis. Li estis malgrandegulo, altis duone ol siaj gefratoj kaj malfacilis al li iri apudi lia frato per tiu malsanaj kruroj. Li havis la kapon tro grandan proporcie kun sia korpo kaj la trajtojn misformitaj, dispremitaj, sulkigante. Verda kaj nigra okuloj pririgardis ĉion sub rekta hararo tiel blonda, ke ŝajnis blanka. Jon spektis lin, interesega.
La lastaj sinjoroj enirantaj estis lia onklo, Benĝen Starko, de la Noktogardo, kaj la junula zorgato de lia patro, Zeon Grejojo. Benĝen varme ridetis al Jon kiam estis flanke de li. Zeon eĉ ne rigardis lin, tute kutime. Ĉiu ensidiĝinte, okazis tostoj, ĉies dankoj kaj ekis la festeno.
Jon tiam tuj ekdrinkis, kaj ne haltis.
Io frotis lian kruron malsupre la tablo. Jon estis dononta al li kokmuslon, sed pensis ion plu. Li pikis la tutan eron kaj faligis ĝin grunden, interkruren. Fantomo elmanĝis ĝin en savaĝan silenton. Oni ne permesis al liaj gefratoj ĉeesti la feston kun la lupoj, sed en tiu ejeto estis multnombraj hundoj kaj neniu protestis pro la hundĉeesto. Tiel li ankaŭ fortunas, oni diris. La okuloj lin jukis; li fratis energie la ojulojn fiante la fumon. Li trinkis alian kopon da vino kaj rigardis kiel la huargo la kokeron manĝis.
La hundoj ĉirkaŭkuris la tablojn post la kelnerinojn. Unu el ili, granda hundido kun grandaj flavaj okuloj, kaptis la odoron. Ŝi subiris la tablon cele al sia parto. Jon la barakton observis. La hundino bojetis kaj plialproksimiĝis. Fantomo rigardis supren malbrue kaj fiksrigardis la inon. La hundino montris defian dentadon. Ĝi estis trioble la kapo de la huargo. Ne moviĝis Fantomo. Apud lia trezoro li stariĝis, malfermis la buŝon kaj montris la dentegojn. La hundino maltrankviliĝis, rebojis kaj ŝanĝis sian opinion. Ŝi turniĝis kaj foriris, bojante iomete furioza. Refokusiĝis Fantomo en sia manĝaĵo.
Jon ridetis kaj karesis la densan hararon subtable. La huargo ekrigardis lin, mordetis lin kaj restis manĝanta.
“Ĉu ĉi-tiu estas unu el tiuj famaj huargaj lupoj?” voĉo tre konata, apuda, demandis lin.
“Jes” Jon diris ridetante al sia onklo Ben, kiu tuŝis sian kapon harskuante lin, tiele li faris kun la lupo. “Li nomiĝas Fantomo.”
Unu el la ŝildistoj haltigis sian malĉastan rakontatan anekdoton kaj forsedis sian lokon, por ke la sinjorfrato eksidu en la bankedon. Benĝen Starko sidis kvazaŭ rajdante kaj forprenis la kopon al Jon.
“Somera vin’ ” li diris post trinketo. “Nenio‘stas pli dolĉa. Kiom vi trinkis, Jon?” Jon ridis. Ben Starko ekridis. “Tion mi timis. Nu, m’estis pli juna ol vi tiam, kiam m’ebriiĝis unuafoje.” Li pletis el la plej proksima pleto rostitan cepon likantan malklaran saŭcon kaj ĝin mordis. Oni aŭdis krakon kiam dentumis.
Lia onklo estis viro je tranĉemaj rajtoj, roke malmolaj, kvankam siaj grizbluaj okuloj ŝajne ĉiam ĝojis. Estis ĉiel nigrevestita, ĉar li anis al la Noktogardo. Liaj okuloj estis lukse nigra veluro, kun altaj ledbotoj kaj larĝa, arĝentbuka zono. Li alportis larĝan arĝentĉenon ĉirkaŭ la kolo. Dume li manĝis la cepon, la Benĝen ĝoje rigardis Fantomon.
“Jen trankvila lup’ ” montris.
“Male ol la aliaj” Jon kapjesis. “Li neniam bruas: tial mi nomigis lin Fantomon. Bone, tial kaj pro lia blankec’ . Aliaj estas malklaraj, grizaj aŭ nigraj.”
“Estas ankoraŭ huargoj trans la Muro. Fojfoje oni aŭdas ilin jelpante.” Benĝen Starko fiksrigardis Jon momenton. “Ĉu vi ne manĝas ĉe frata tablo?”
“Preskaŭ ĉiam” Jon malforte respondis. “Sed S-ino Starko pensis, ke ĉinokte estus malrespekto al reĝa famili’ bastardon inter ili havi.”
“Mi komprenas.” Lia onklo rigardis iomete preteren, en la transan poditablon. “Mia frat’ ŝajnas tute malkontenta ĉi-nokte.”
Ankaŭ Jon rimarkis tion. Indas al bastardo pririgardi ĉion, kapti la kasitajn mensogojn.
Lia patro emis respekti ĉiujn la bonordajn kaj protokolajn normojn, sed estis tensio en li, kiun Jon en neniu tempo vidis. Li parolis malmulte kaj vidis la kieon sen rigardi. Du-sidile de li, la reĝo trinkadis la tutan nokton. Tiu havis la diketan mieon ruĝita sub la longa nigra barbo. Ege tostis, ridis ĉiun mokaĵon kaj avide manĝegis ĉiun platon kvazaŭ malsatante; la reĝino siaflanke ŝajnis glaciskulptaĵo.
“Ankaŭ la reĝin’ malkontentas” Jon diris al sia onklo mallaŭte. “Mia patro ĉi-matene malsupreniris kripten kun mia patro. La reĝin’ tion ne volis.”
“Vi rimarkas pri ĉio, ĉu ne?” Benĝen atente rigardis lin. “Tia viro utilus al la Mur’.”
“Robb pli bonas ol mi kunlance” diris memfide Jon “sed mi pli bonas glave, kaj Hulen asertas, ke mi rajdas tiel bona, ol iu ajn de la kastel’.”
“Ne malbone.”
“Prenu min reen Muren” Jon petis subite. “Mia patro lasus al mi, se vi petas.”
“La Muro estas malfacila lok’ por knabo, Jon.” Benĝen pririgardis intense lian vizaĝon.
“M’estas preskaŭ tute vir’ ” li protestis. “Mi baldaŭ iĝos dek-kvin jara kaj Majstro Luvin asertas, ke bastardoj kreskas pli rapide.”
“Li pravas” agnoskis li malfacile. Prenis la kopon de Jon, plenplenigis ĝin kaj trinkis longe.
“Daeren Targariano’stis nur kvar-dek tiam, kiam li konkeris Dorneon” diris Jon. La Juna Drako estis unu el liaj herooj.
“Somerlonga konker’ ” la onklo montris al li. “Tiu knabo-reĝo, kiun vi ŝatas, perdis dek-mil virojn dum la dornea konker’ kaj pluaj kvin-dek-mil ĝin defendante. Neniu rakontis al li, ke milit’ ludo ne estas.” Trinkis li aliom. “Cetere” li sekvis “Daeren Targariano’stis nur dek-ok-jara kiam mortis. Ho, ĉu vi forgesis tiun parton?”
“Mi neniam forgesas” fanfaronis. La vino malrespektemigis lin. Li provis stariĝi en la bankedo por aspekti pli altan. “Mi volas eniĝi la Noktogardon, onklo.”
Li pensis tion multan tempon, kiam dumnokte li kuŝis en la lito kaj siaj gefratoj dormis ĉirkaŭe. Iutage Robb havus Vintrujon kaj kiel Nordprotektanto posedus grandajn militistarojn. Bran kaj Rikon estus subuloj de Robb kaj regus landojn sianome. Liaj fratinoj Sansa kaj Arja edziniĝus kun aliaj gravaj sinjoroj kaj marŝus suden fariĝi kastelsinjorinoj. Sed kie estus bastardo?
“Vi ne komprenas tion, kion vi petas, Jon. La Noktogardo estas ĵura kunular’ . Neniu familion ni havas. Neniu el ni patriĝos. Kun devigo ni edziĝis. Nur honoro’stas nia amatin’.”
“Ankaŭ la bastardoj havas honoron” Jon diris. “Mi pretas atesti mian ĵuron.”
“Vi nur dek-kvar-aĝas” Benĝen diris. “Vi ne estas viro ankoraŭ. Vi ne komprenos la forlasoton ĝis tiam, kiam amkonos virinon.”
“Mi ne zorgas pri tio” reis Jon emocie.
“Eble vi zorgus pri tio se vi komprenus ĝin. Se vi tutkonus tion, kion la ĵuro fordonos al vi, malestus tiu em’ por prezon pagi, knabo.”
“Mi n’estas via fil’!” Jon sentis enan koleron, en sia brusto.
“Bedaŭrinde.” Benĝen leviĝis kaj enmetis la manon en lian ŝultron. “Rebabilu kun mi tiam, kiam vi havos iomajn bastarojn; ni vidu ĉu vi ŝanĝus vian menson.”
“Mi neniam havos bastardon” li diris maĉante la vortojn kaj kolerege. “Neniam!” li kraĉis. Li subite vidis, ke la tablo silentis kaj ĉiu rigardis lin. La palpebroj plenis da larmoj. Li leviĝis. “Pardonon” li aldonis provdignante.
Li turniĝis kaj foriris, por ke oni ne vidu lin plori. Li certe tro drinkis, ol li pensis. Irante, li duonfalis kaj skuis. Li tuŝegis kelnerinon kaj igis, ke ŝia vinkruĉo forfalu planken. Ekis ĉieaj ridegoj kaj Jon sentis bruliĝantajn larmojn en la vango. Iu helpis lin stari. Li ŝancelis la manojn helpantajn lin kaj kuris blinde porden. Fantomo sekvis lin, kiam li eniris en la nokton.
La korto silentis kaj malplenis. La ununura gardisto garnis per mantelo kontraŭi la malvarmon ĉe la altaj kreneloj de la ena remparo. Li aspektis maldistra kaj sendube lamentis esti tie sole, sed Jon anstataŭus lin sendube. Cetere la kastelo estis malklara kaj nenies.  Jon iam estis en konstruaĵo neloĝata; ĝi estis terurejo kun nur vento movanta, kaj la ŝtonaro silentis pri kiuj antaŭe loĝadis tiuloke. Vintrujo tiam ŝajnis ĝin.
La kanta kaj muzika sono eliris el la fermitaj fenestroj antaŭ li. Jon neniel volis spekti ilin. Li sekigis la larmojn per la maniko, tiukaŭze kolera kaj turniĝis reveni.
“Knabo” voĉo alvokis lin. Jon deturnis. Tirjon Lanistero sidis gargojle sur kornico de la ĉambregporto. La malgrandegulo ridetis el sia loko. “Ĉu tiu besto estas via lupo?”
“Jen huargo” Jon diris. “Li nomiĝas Fantomo.” Li rigardis la vireton kaj dummomente forgesis la malĝojon. “Kion vi faras ĉi-tie? Kial vi n’estas ĉe fest’?”
“Estas tro varme, tro brue, kaj mi trinkis tro da vino” argumentis. “Delonge mi eltrovis, ke estas onie malrespektema vomi sur vian fraton. Ĉu mi povas vidi vian lupon pli proksime?”
Jon dubis tempeton sed kapjesis.
“Ĉu vi povas malleviĝi aŭ bezonas ŝtupareron?”
“Ve, iru promeni!”
La hometo impetis kaj saltis de la kornico. Jon hois vidante kiel Tirjon Lanistero turniĝis en la aero, falis surmane kaj ree saltis antaŭen stariĝante.
Fantomo malantaŭeniris, nesekura. La malgrandegulo senpolviĝis kaj ridegis.
“Pardonu min. Ŝajnas, ke mi timigis vian lupon.”
“Li ne timas” li surgenuiĝis kaj alvokis la beston. “Venu, Fantomo. Jes. Tiel.”
La lupido alproksimiĝis kaj tuŝis la vangon de Jon, ĉiam gvardante pri Tirjon Lanistero. Kiam la malgrandegulo provis tuŝeti ĝin, li malprogresis kaj montris dentegaron dum silenta grunto.
“Kia timida!” rimarkis Lanistero.
“Sidiĝu, fantom’!” ordonis Jon. “Jen. Haltu.” Li suprenrigardis la malgrandegulon. “Eblas nun tuŝi. Li ne moviĝu ĝis mia ordon’. Tiele mi instruis lin.”
“Mi vidas” jesis Tirjon. Karesis la neĝan interorelan hararon. “Kia obedema lupo.”
“Se mi ne estus ĉi-tie, li frapegus vin.” Tio ne estis vera, sed estos iam.
“Do ne iru malapuden” diris la leono. Li flankenmetis sian grandegan kapon vidi lin tute. “Mi estas Tirjon Lanistero.”
“Mi scias.” Jon leviĝis. Piede li estis pli alta ol la malgrandegulo.
“Kaj vi estas la bartardo de Edvardo Starko, ĉu ne?” La knabo sentis malvarmon trakuranta sin. Li fermis la lipojn kaj ne respondis. “Ĉu mi malgentilis?” daŭris. “Pardonon. La malgrandeguloj la gentilecon ne bezonas. Generacioj da kolorplenaj amuzistoj rajtigas min malbone vesti kaj diri ĉion ajn.” Ridetis. “Tamen vi estas la bastardo.”
“S-ro Starko’stas mia patro” agnoskis maltrankvile.
“Jes” li diris post ekzameni sian vizaĝon. “Oni rimarkas tion.  Estas pli da nordeco je vi ol je viaj gefratoj.”
“Mezfratoj” Jon korektis. Li ŝatis tiun komenton de la leono, sed oni ne povis scii tion.
“Lasu min konsili vin, bastardo” sekvis Tirjon. “Neniam forgesu kiun vi estas, ĉar sendube la mondo ne forgesos tion. Aligu ĝin en vian plej bonan armilon, por ke ĝi neniam estu via malforteco. Uzu ĝin armile kaj neniu vundos vin tiumaniere.”
“Kion vi scias pri bastardi?” Jon estis bonhumora por akcepti nenies konsiliojn.
“Ĉiuj la malgrandeguloj bastardoj estas laŭ patraj okuloj.”
“V’estas laŭreĝa fil’; via patrin’ estis edzin’ de lanistera sinjoro.”
“Ĉu vere?” demandis li ironie. “Do diru tion al li. Mia patrino forpasis naskigante min kaj mi neniam certis.”
“M’eĉ ne konas mian” diris Jon.
“Virino sendube. Kiel kutime la patrinoj.” Li sendis al Jon pezan rideton. “Memoru bone tion, knabo. Ĉiuj malgrandeguloj bastardoj eble estas, sed ne ĉiuj bastardoj malgrandegulas.”
Sen alia vorto, li turniĝis kaj reiris manĝejen kantante per fajfoj. Kiam li malfermis la pordon, la lumo verŝis sur la korton kaj bildis sian ombron en la grundon. Kaj tie, dum tempeto, Tirjon Lanistero ŝajnis alta kiel reĝo.